Helpemaj Rake flagoj

Foje kiam mi vidas novan rubenan projekton, mi scivolas pri la rake taskaro. Per rake -T mi povas vidi multajn taskojn, sed ne ĉiujn kaj eĉ se mi vidas ilin mi ne scias en kiu dosiero ili estas konservitaj. Sube estas iom da helpemaj flagoj

-T

Tre konata, ĝi eligas la taskojn, sed nur la taskojn kiuj havas priskribojn.

-D taska_nomo

Eligi la tutan priskribon se ĝi estas tro longa por eligi dum la lista -T

-T -A

Eligi ĉiujn taskojn eĉ se ili ne havas priskribojn.

-W taska_nomo

Eligi la dosierindikon por la dosiero kiu enhavas la taskon.

Ĉi tiuj komandoj helpas min multe kiam mi komencas lerni pri novan rubenan projekton.