Kiel surdiskigi kaj ŝargi Docker tenaĵon

Foje mi volas kopii tenaĵon surdiske. Aŭ por havi sekurkopion aŭ por sendi al alia sistemo. Mi lernis ke estas du komandoj por tio. La unua estas save

docker save <tenaĵa-identigilo>

Tio eligos la tenaĵon al STDOUT por surdiskigi ĝin uzu la -o opcion.

docker save -o <dosiera-nomo> <tenaĵa-identigilo>

Jen la komandoj por ŝargi la tenaĵon

docker load

per STDIN aŭ per dosiero per la -i opcio

docker load -i <dosiera-nomo>

Kaj fine por sendi la tenaĵon kaj ŝargi ĝin je alia komputilo uzante la densigilon bzip2

docker save <tenaĵa-identigilo> | bzip2 | ssh uzanto@gastigo 'bunzip2 | docker load'

Mi ankaŭ prilernis pv kiu montros la plenumon. Jen

docker save <tenaĵa-identigilo> | bzip2 | pv | ssh uzanto@gastigo 'bunzip2 | docker load'

Fonto: http://stackoverflow.com/questions/23935141/how-to-copy-docker-images-from-one-host-to-another-without-via-repository