Senrula Retpaĝo
Foje mi volas krei simplan retejon, ĝi ne necesas kalkuli ion surpaĝe aŭ ĝisdatiĝi ofte, mi nur bezonas montri iom da informo. Tiu cele mi volas gastigi simplan dosieran retpaĝon. Jen mia gvidlibro por krei simplan HTML paĝon gastigatan per la servoj de Amazon, disdonata per enhava disdona reto (an: content delivery network) Cloudfront, kaj fine uzi Route 53 por servi DNS.
Kion ni faros
Ni plenumas tion per kelkaj paŝoj:
- Krei S3a ujon por teni la dosierojn
- Agordigi Cloudfront
- Agordigi la DNS systemon per Route 53
Krei S3 ujon
Unue ni bezonas krei S3a ujon, do iru al https://console.aws.amazon.com/s3/home kaj krei novan ujon nomante ĝin kun la retnomo vi uzos poste, ekzemple agrablaprogramado.com
. Post la kreado navigiu al ĝi kaj premu la butonon de agordoj (an: Properties). Sub permisoj (an: Permissions) klaku "Aldoni pli permisoj" (an: Add more permissions) kaj por Kiu
(an: grantee) enmetu "ĉiuj" (an: everyone), por la permiso elektu listu
(an: list) kaj konservu. Nun iru al reteja gastigada sekcio (an: Static Website Hosting) kaj elektu Ebligi retejan gastigadon
(an: Enable website hosting) kaj por indeksa dokumento
(an: Index Document) enmetu index.html
kaj por la erara dokumento (an: Error Document) enmetu 404.html
. Ankaŭ rimarku la Endpoint
adreson ĝi aspektus kiel agrablaprogramado.com.s3-website-us-east-1.amazonaws.com
kaj konservu ĝin ĉar vi bezonos ĝin sube.
Nun vi bezonas alŝuti HTMLajn dosierojn. Krei la du dosierojn sube kaj alŝuti ilin al la ujo.
<!-- index.html -->
<html>
<head>
Saluton
</head>
<body>
<h1>Saluton Mondo</h1>
</body>
</html>
<!-- 404.html -->
<html>
<head>
Eraro
</head>
<body>
<h1>Ne estas paĝo ĉe tiu adreso!</h1>
</body>
</html>
Agordigi Cloudfront
Nun ni havas la dosierojn en S3a ujo, sed oni devas ne gastigi retejon rekte el S3a ujo. Tio estas kaj multkosta kaj ne la plej rapida. Do ni povas aldoni enhavan disdonan reton por plirapidigi la aliron al la retejo. Iru al https://console.aws.amazon.com/cloudfront/home kaj krei novan disdonaĵon. La plejparto de la antaŭmetitaj agordoj sufiĉas, sed du agordojn vi bezonas ĝisdatigi. Unua estas la fonta retnomo (an: Origin Domain Name). Kiam vi klakas, ĝi montros la S3-aj ujojn, AVERTU, vi bezonas elekti ne la ujon, sed la Endpoint
adreson konservitan en la antaŭa paŝo, ekz agrablaprogramado.com.s3-website-us-east-1.amazonaws.com
. La dua grava agordo enmetenda estas la alternaj retnomoj (an: Alternate Domain Names), por tiuj enmetu la retnomo kaj kun kaj sen www.
, ekzemple:
agrablaprogramado.com
www.agrablaprogramado.com
kaj kreu la disdonaĵon je la fino. Kiam ĝi finiĝas, notu la retnomon. Ĝi estos simila al ion.cloudfront.net
, vi bezonas ĝin dum la Route 53 paŝo sube.
DNS per Route 53
Finfine, ni havas la dosierojn gastigatajn kaj en S3a ujo kaj en disdona servo. Fine, ni bezonas krei gastigan retnoman zonon ĉe https://console.aws.amazon.com/route53/home. Grave, por la retnomo certigu ke vi finas ĝin per .
ekzemple por agrablaprogramado.com
oni bezonas agrablaprogramado.com.
. Post la kreado vi jam havos kelkajn rekordojn. Vi bezonas krei du pluajn. Por la unua rekorda aro, krei sennome kun la tipo de A - IPv4 address
kaj diru Jes
por alinomo (an: Alias) kaj por la alinoma celo (an: Alias Target) enmetu la Cloudfront retnomo vi notis en la Cloudfront paŝo ion.cloudfront.net
kaj kreu. Due, kreu novan rekordan aron kaj por la nomo enmetu www
, denove elektu A - IPv4 adress
kaj jes por alinomo kaj por la alinoma celo elektu la retnomo de la unua rekordo kaj kreu.
Fino
Post kelkaj minutoj, kiam la DNS disdoniĝas, vi povas iri al via retnomo kaj vidi vian dosieran retpaĝon. Gratulon! En sekvonta artikolo mi traktos ilon por krei senrulan retpaĝon pli aŭtomate ol mane kaj la ebleco aŭtomate alŝuti ĝin al la S3a ujo. Ĝis tiam.