Eta enkonduko al SQLite

Se vi bezonas veran datumbazon sed ne volas starigi servilon kun uzantoj, sekureco, aŭ agordoj, SQLite estas solvo por vi. Kiam vi konektas al SQLite klienton ĝi kreos dosieron por la datumbazo kaj vi tuj povas plenumi iujn ajn de la kutimaj SQL komandoj. Por instali ĝin per homebrew entajpu brew install sqlite. Por ŝalti ĝin entajpu sqlite3 dosierindiko.db tiam por krei etan datumbazon:

create table nomoj (
  name varchar (30)
);

insert into nomoj values ('zahemhof');
insert into nomoj values ('baghy');

select * from nomoj;

Almenaŭ tio estas malgranda ekzemplo, ĝi estas plenfunkcia SQL datumbazo. Vi ne bezonas konservi la datumbazon, ĝi meme konservas la datumon kaj se vi havas rajtojn al la dosiero vi havas rajtojn al la datumbazo.

Reen al la sqlite3 komando, iom da helpemaj komandoj:

tables

montru la tablojn en la datumbazo

.schema tablonomo

vidu la strukturojn de la tablo nomita tablonomo

SELECT * FROM tablonomo;

montru la datumo en la tablo

.dump

eligu la tutan datumbazon en SQL sintakso

.indices

eligu la indeksojn

.help

montru pli da komandoj

Rubeno

Se vi uzas rubenon, vi povas krei la saman datumbazon per la rubena kodaro, unue instalu la gem gem install sqlite3 tiam en IRB:

require "sqlite3"

datumbazo = SQLite3::Database.new "ekzemplo.db"

datumbazo.execute <<-SQL
create table nomoj (
  name varchar (30)
);
SQL

%w(zamenhof baghy).each do |nomo|
  datumbazo.execute "insert into nomoj values (?)", nomo
end

datumbazo.execute ("select * from nomoj") do |linio|
  puts linio
end

Aliaj eblecoj por SQLite estas kiel la datumbazo por kontroloj por plirapidigi ilin aŭ por enmeti en programon kiel datumtenejon. Omnifocus kaj GNUCash ambaŭ uzas ĝin interne tiel. Vi povas trovi pli da informo angle ĉe SQLite kaj por la rubena kodaro ĉe sqlite3-ruby