Helpemaj Rake flagoj
Foje kiam mi vidas novan rubenan projekton, mi scivolas pri la rake
taskaro. Per rake -T
mi povas vidi multajn taskojn, sed ne ĉiujn kaj eĉ se mi vidas ilin mi ne scias en kiu dosiero ili estas konservitaj. Sube estas iom da helpemaj flagoj
-T
Tre konata, ĝi eligas la taskojn, sed nur la taskojn kiuj havas priskribojn.
-D taska_nomo
Eligi la tutan priskribon se ĝi estas tro longa por eligi dum la lista -T
-T -A
Eligi ĉiujn taskojn eĉ se ili ne havas priskribojn.
-W taska_nomo
Eligi la dosierindikon por la dosiero kiu enhavas la taskon.
Ĉi tiuj komandoj helpas min multe kiam mi komencas lerni pri novan rubenan projekton.