Eta enkonduko al Sinatro

La Sinitra servilo uzas la sinatran gemon (angle: gem estas Rubena kodteko). Por instali la kodtekon je la komandujo entajpu gem install sinatra. Kreu dosieron nomitan aplikaĵo.rb enhavantan:

require 'sinatra'

get '/kontrolo' do
  'saluton uzanto'
end

Je la komandujo entajpu: ruby aplikaĵo kaj vizitu http://localhost:4567/kontrolo kaj vi devas vidi 'saluton uzanto'

Por uzi la dependsistomon Bundler ŝanĝu aplikaĵo.rb al:

require 'bundler/setup'
Bundler.require

get '/kontrolo' do
  'saluton uzanto'
end

kaj kreu novan dosieron nomitan Gemfile

source "https://rubygems.org"

gem "sinatra"

kaj je la komandujo entajpu gem install bundler kaj bundle install. Kun Bundler vi povas aldoni aliajn gemojn al Gemfile kaj Bundler meme instalos la ilin.