Alterna metodo por sekvi protokola dosiero

Ĉiutage mi bezonas sekvi dosieron kaj por tio mi entajpas tail -f, mi ĵus lernis ke tio ankaŭ estas ebleco kun less kaj mi pensas ke tio eble helpos vin.

Se vi sekvas dosieron kaj bezonas serĉi ion. Vi bezonas malŝalti tail kaj uzi alian programon por serĉi, tiam reŝaltu tail por denove sekvi la dosieron. Kun less vi povas fari ĉi tion en unu programo sen la malŝaltadon.

Unue vi povas ŝalti la programon per less +F zamenhof.log unue ĝi montros al vi la lastajn liniojn. Se vi volas serĉi ion: vi povas entajpi kontrolo-c por eniri normalan reĝimon kaj uzi / por serĉi kiel normale (ekz /dato uzante n aŭ N por iri antaŭen aŭ malantaŭen) kiam vi finiĝas kun la serĉado tajpu F por eniri la sekvoreĝimo.

Kiam tail -f estas pli bona ol less +F? Se vi sekvos multajn dosierojn tail interplektos la dosierojn kiel less montros al vi unu dosieron kaj kiam vi finiĝis kun ĝi montros al vi la duan. Do se vi bezonas sekvi multajn dosierojn samtempe, tail estas pli bona.