Alterna metodo por sekvi protokola dosiero
Ĉiutage mi bezonas sekvi dosieron kaj por tio mi entajpas tail -f
, mi ĵus lernis ke tio ankaŭ estas ebleco kun less
kaj mi pensas ke tio eble helpos vin.
Se vi sekvas dosieron kaj bezonas serĉi ion. Vi bezonas malŝalti tail
kaj uzi alian programon por serĉi, tiam reŝaltu tail
por denove sekvi la dosieron. Kun less
vi povas fari ĉi tion en unu programo sen la malŝaltadon.
Unue vi povas ŝalti la programon per less +F zamenhof.log
unue ĝi montros al vi la lastajn liniojn. Se vi volas serĉi ion: vi povas entajpi kontrolo-c por eniri normalan reĝimon kaj uzi /
por serĉi kiel normale (ekz /dato
uzante n aŭ N por iri antaŭen aŭ malantaŭen) kiam vi finiĝas kun la serĉado tajpu F
por eniri la sekvoreĝimo.
Kiam tail -f
estas pli bona ol less +F
? Se vi sekvos multajn dosierojn tail
interplektos la dosierojn kiel less
montros al vi unu dosieron kaj kiam vi finiĝis kun ĝi montros al vi la duan. Do se vi bezonas sekvi multajn dosierojn samtempe, tail
estas pli bona.