Tenu vian identecon malgranda

Ĉi tio estas traduko de artikolo de Paul Graham. La originala en la angla estas ĉe http://www.paulgraham.com/identity.html

Mi fine konstantas hodiaŭ kial politiko kaj religio naskas tiel unike senutilajn diskutojn.

Kiel regulo, ia mencio de religio en reta forumo degeneras en polemikan diskuton. Kial? Kial tiu okazas kun religio kaj ne kun Ĝavaskripto aŭ bakado aŭ aliaj temoj kiujn homoj pridiskutas en forumoj?

Kio malsamas pri religio estas ke homoj ne sentas ke ili devas havi apartan faksperton por havi opinion pri ĝi. Estas sufiĉe havi fortajn opiniojn, kaj ĉiuj povas havi tion. Neniu diskuto pri Ĝavaskripto kreskos tiom rapide ol pri religio, ĉar homoj sentas ke ili bezonas havi iom nivelon de kompentenco por afiŝi komenton pri tio. Sed pri religio ĉiu estas fakulo.

Tiam la ideo frapis min: tio ankaŭ estas la problemo kun politiko. Politiko kiel religio estas tia temo ke ne ekzistas nivelo de kompenteco por espremi opinion. Vi nur bezonas fortajn konvinkojn.

Ĉu religio kaj politiko havas iun komunan por klarigi la similecon? Unu ebla klarigo estas ke ili traktas demandojn kiuj ne havas definitajn respondojn, do ne ekzistas premon sur popolaj opinioj. Ĉar neniu povas pruvi ke iu estas malprava, ĉies opinio estas same valida, sentante tion, ĉiuj asertas siajn proprajn opiniojn.

Sed tio ne veras. Ja estas politikaj demandoj, kiuj havas definitajn respondojn, kiel ekzemple: kiom kostos nova registara politiko. Sed la pli precizaj politikaj demandoj suferas la saman sorton al la pli malprecizaj.

Mi opinias ke religio kaj politiko komunas fundamente: ili igas parton de homa identeco, kaj homoj neniam povas havi fruktdonan diskuton pri tiu, kiu estas parto de ties mem identeco. Laŭdifine, ili estas partia.

Kiuj temoj engaĝas homon dependas de la homo, ne la temo. Ekzemple, diskuto pri batalo kiu inkludas ŝtatanon el la partoprenantaj ŝtatoj verŝajne degenerus en politikan argumenton. Sed diskuto hodiaŭ pri batalo bronzepoka verŝajne ne. Neniu scius kiun flankon subteni. Sekve la politiko ne estas la fonto de la problemo, sed identeco. Kiam homoj diras ke diskuto degeneras en religian militon, kion ili vere signifas estas ke la diskuto komencas movi bazate de homaj identecoj. [1]

Ĉar la punkto, kiam ĉi tio okazas, dependas de la homo anstantaŭ la temo, estas erare konkludi ke la demando emas provoki religiajn militojn, ĝi nepre ne havas respondon. Por ekzemple, la demando pri la relativaj meritoj de programlingvoj ofte degeneras en religian militon, ĉar programistoj identiĝas kiel X-a programisto aŭ Y-a programisto. Tio konklukigas homojn ke la demando ne havas respondon--ke ĉiu lingvo estas egale bona. Evidente ĉi tio estas malvera: iun ajn homfaritan povas esti pli aŭ malpli bone designita, kial programlingvoj estu speciala kazo? Kaj vere, vi povas havi fruktdonan diskuton pri programlingvoj, kondiĉe ke neniu partoprenanto respondas de sia identeco.

Pli ĝenerale, oni povas havi fruktdonan diskuton pri temo se la partoprenantoj ne respondas el siaj identecoj. Kio danĝerigas politikajn kaj regiligojn diskutojn estas ke ili implikas la identecoj de tiom multaj homoj. Sed principe, vi povas havi utilan diskuton pri ili kun iaj homoj. Ja estas aliaj temoj kiujn vi povas pridiskuti sendanĝere kiel la meritoj de Ford kaj Chevrolet aŭtoj, kiu estus pli problemdona kun aliaj homoj.

La plej intriga afero pri ĉi tiu teorio, se ĝi pravas, estas ke ĝi ne nur klarigas tiajn diskutojn kiaj estas evitindaj, sed ĝi estas metodo por havi pli bonajn ideojn. Se homoj ne povas pensi klare pri tiu kiu estas parto de sia identeco, ĉio alia egale, la plej bona plano estas akcepti kiel eble la plej malmulta kiel parto de via identeco. [2]

La plej multaj homoj, kiuj fakte leĝas ĉi artikolon devas jam esti sufiĉe tolorema. Sed estas paŝo post pensante vin kiel X-a sed tolorema de Y-a: ne konsideri sin kiel X-a. Ju pli etikedoj ĉe vi des malpli inteligenta vi estas.

Notoj

Por konsideri vin kiel sciencisto samas kiel meti signo en ŝranko kiu diras "ĉi ŝranko devas esti malplena" Jes, parolante strikte, vi metas ion en la ŝranko, sed ne en la normala senco.

Dankon al Sam Altman, Trevor Blackwell, Paul Buchheit, and Robert Morris por legi la malneto.


  1. Kiam tio okazas kutime okazas rapide kiel kritika reaktoro. Nivelo de kompentenco bezonata por partopreni malsupreniĝas al nulo, alogante pli da homoj. Kaj ili emas diri bruligemaĵojn, kiuj alogas eĉ pli kolerajn kontraŭargumentoj. ↩︎

  2. Ekzistas aferojn kiuj estas avantaĝo por inkludi en via identecon. Ekzemple, esti sciencisto. Sed eble tio estas pli lokokupa ol etiketo - kiel meti NMK (neniu meznoma komenclitero) en formo kiu petas vian mezan nomon - ĉar ĝi ne devigas vin kredi ion specifan. Sciencisto ne devigas kredi je natura elektado en la sama maniero ke biblia laŭvortanto devigas malakcepti ĝin. La sciencisto nur devigas sekvi la trovaĵojn kie ajn ili kondukiĝas. ↩︎