Eta enkonduko al SQLite
Se vi bezonas veran datumbazon sed ne volas starigi servilon kun uzantoj, sekureco, aŭ agordoj, SQLite estas solvo por vi. Kiam vi konektas al SQLite klienton ĝi kreos dosieron por la datumbazo kaj vi tuj povas plenumi iujn ajn de la kutimaj SQL komandoj. Por instali ĝin per homebrew
entajpu brew install sqlite
. Por ŝalti ĝin entajpu sqlite3 dosierindiko.db
tiam por krei etan datumbazon:
create table nomoj (
name varchar (30)
);
insert into nomoj values ('zahemhof');
insert into nomoj values ('baghy');
select * from nomoj;
Almenaŭ tio estas malgranda ekzemplo, ĝi estas plenfunkcia SQL datumbazo. Vi ne bezonas konservi la datumbazon, ĝi meme konservas la datumon kaj se vi havas rajtojn al la dosiero vi havas rajtojn al la datumbazo.
Reen al la sqlite3
komando, iom da helpemaj komandoj:
tables
montru la tablojn en la datumbazo
.schema tablonomo
vidu la strukturojn de la tablo nomita tablonomo
SELECT * FROM tablonomo;
montru la datumo en la tablo
.dump
eligu la tutan datumbazon en SQL sintakso
.indices
eligu la indeksojn
.help
montru pli da komandoj
Rubeno
Se vi uzas rubenon, vi povas krei la saman datumbazon per la rubena kodaro, unue instalu la gem gem install sqlite3
tiam en IRB:
require "sqlite3"
datumbazo = SQLite3::Database.new "ekzemplo.db"
datumbazo.execute <<-SQL
create table nomoj (
name varchar (30)
);
SQL
%w(zamenhof baghy).each do |nomo|
datumbazo.execute "insert into nomoj values (?)", nomo
end
datumbazo.execute ("select * from nomoj") do |linio|
puts linio
end
Aliaj eblecoj por SQLite estas kiel la datumbazo por kontroloj por plirapidigi ilin aŭ por enmeti en programon kiel datumtenejon. Omnifocus kaj GNUCash ambaŭ uzas ĝin interne tiel. Vi povas trovi pli da informo angle ĉe SQLite kaj por la rubena kodaro ĉe sqlite3-ruby