Krei Raspbian Memordiskon

Se vi interisiĝas pri la Raspberry-Pi, mi rekomendus ĝin tute. Speciale kiel etkosta enkonduko al kiel komputiloj funkcias. Se vi ne jam scias kio ĝi estas, ĝi estas eta komputilo kiu kostas proksimume 25 USD kaj havas la grandecon de kreditkarto.

Se vi havas Rasperry-Pi kaj vi volas uzi ĝin vi unue bezonas la diskdosieron de Raspbian ĉi tio estas la komandoj por Mac OS X. Vi povas elŝuti ĝin de la retpaĝo de raspberrypi.org Kiam tio finiĝas enmetu la memordiskon en la enigejon por via komputilo kaj ŝaltu la komandujon. Unue vi bezonas identigi la diskan numeron. diskutil povas helpi kun tio:

$ diskutil list

/dev/disk0
   #:                       TYPE NAME                    SIZE       IDENTIFIER
   0:      GUID_partition_scheme                        *251.0 GB   disk0
   1:                        EFI EFI                     209.7 MB   disk0s1
   2:          Apple_CoreStorage                         250.1 GB   disk0s2
   3:                 Apple_Boot Recovery HD             650.0 MB   disk0s3

/dev/disk1
   #:                       TYPE NAME                    SIZE       IDENTIFIER
   0:                  Apple_HFS Macintosh HD           *249.8 GB   disk1
                                 Logical Volume on disk0s2
                                 Nombro
                                 Unlocked Encrypted

/dev/disk3
   #:                       TYPE NAME                    SIZE       IDENTIFIER
   0:     FDisk_partition_scheme                        *15.7 GB    disk3

Tio montras liston de diskoj por la komputilo. Vi serĉas por disko kiu akordas kun memordisko. En ĉi kazo ĝi estas disk3. Venonte, ni bezonas demeti la dosiersistemon de la disko. La komando estas jena:

$ diskutil unmountDisk /dev/disk3 # memoru anstantaŭigi la ĝustan numeron

Tiam vi pretas surdiskigi la novan dosierosistemon sur la diskon.

$ sudo dd bs=1m if=<vojo al la diskdosieron>.img of=/dev/disk3 # denove anstantaŭigi la ĝustan numeron

Tiam atendu. Post iom do tempo ĝi finiĝas. Tiam vi povas elmeti al memordiskon de via Mac komputilon kaj vi povas enmeti la memordiskon en Raspberry-Pi kaj ŝaltu la komputileton. Poste ĝi ŝarĝos kaj donos al vi la helptekston kaj vi havas funkcian Raspberry-Pi.