Kio okazis

Vi eble rimarkis ke mi ne publikigis novan artikolon lastatempe. Mi ne forgesis pri la blogo nek ne plu interesiĝas pri ĝi. Mi simple okupiĝas pri aliaj projektoj.

Unu el la projektoj, kiuj vi verŝajne rimarkas, estas ke la aspekton de la blogo ŝanĝiĝis. Fakte, ne nur la aspekto de la blogo sed la bloga programo ankaŭ. Mi ŝanĝis ĝin de blogo kreita per Middleman kaj gastigita sur Heroku al la bloga programo Ghost gastigata en Docker ujo je DigitalOcean. Mi verkos pri tiu ŝanĝo kaj verŝajne verkos artikolserion pri Docker.

Alia projekto estis krei kaj plibonigi teknikan vortaron por normigi mia lingvuzado pri teknikaj aferoj en Esperanto, mi ankaŭ pripensas verki vortaran retprogramon aŭ almenaŭ vortaron por ĉi tiu paĝo.

Tria projekto estas la tradukado de alia Paul Graham eseo. La nuna estas multe pli longe ol la antaŭa kaj postulas multa pli da tempo kaj mi ne antaŭvidis tion.

La fina projekto estas preparado de tradukprojekto, kiu eble ne okazos. Mi pripensas tradukon de eta teknika libro aŭ libera retkleciono. Por tiuj projektoj mi bezonas helpon kaj serĉas helpantojn antaŭ mi sindevigas min pri tio. Mi ankaŭ bezonos decidi ĉu la finlaboro estus farinda. Ĉu ĝi temas pri programadan libreton aŭ eble pli ĝeneralan liberan kurson?

Fine, mi esperas ke la ŝanĝo de Middleman al Ghost helpos min verki multe pli ofte, facile kaj oportune.