Kiel trovi la historion de linio en GIT

Foje mi bezonas trovi kiam io malaperis de dosiero en GIT deponejo. Aliaj foje mi scias pri ĉeno kiu ŝanĝiĝis sed ne scias kie. En tiuj kazoj blame ne donas al mi la deziratan informon.

Envenas la pioĉo (an: pickaxe). Per la pioĉo oni povas serĉi la historion de GIT por trovi iam ajn certan ĉenon aperas en la historio.

$ git log -p -S agordo

commit d3db0ad192e358c2ace328322b2ec94365584be3
Author: Zam <zam@esperanto.net>
Date:   Fri Sep 18 13:58:11 2015 -0500

    Forigis gravan agordon

diff --git a/agordoj/aplikaĵo.rb b/agordoj/aplikaĵo.rb
index 34333..43433 100644
--- a/agordoj/aplikaĵo.rb
+++ b/agordoj/aplikaĵo.rb
@@ -85,8 +85,9 @@ module Agordoj
       []
     end

-    def ion_gravan
-      agordo.grava!
-    end

En la komando -p montros la tuton tekston de la DIFF kaj -S estas la pioĉa komando kiu ricevas ĉenon, ekz agordo. Se vi bezonas regulan esprimon la --pickaxe-regex komandagordo estas bezonata anstantaŭ la -S