Kiel instali DNSMasq je Mac OS X

Foje, mi trovas ke mi volas havi mian propran DNS-a servilo almenaŭ BIND timigas min. Do mi serĉas por alternativo, kaj mi trovis DNSMasq. Ĝi celas malgrandajn retojn, kiel por oficejoj aŭ hejmoj. Elskatole ĝi funkcias kiel loka kaŝservilo, sed ĝi ankaŭ povas teni A, AAAA, CNAME kaj PTR rikordoj. Ĝi ankaŭ subtenas DHCPv4, DHCPv6, BOOTP kaj PXE. Sube estas kiel agordi ĝin por Mac OS X, Linukso similas, sed mi ne traktos tion ĉi tie.

Kiel agordi DNSMasq je Mac OS X
brew install dnsmasq

Homebrew donas al vi pli da informo post la instalado.

Kopii agorddosiero

Kopiu la ekzempla agarddosiero al /usr/local/etc/dnsmasq.conf

cp /usr/local/opt/dnsmasq/dnsmasq.conf.example /usr/local/etc/dnsmasq.conf
Lanĉi je startigo
sudo cp -fv /usr/local/opt/dnsmasq/*.plist /Library/LaunchDaemons
Startigi

Uzu ĉi tiun komandon por startigi DNSMasq mane

sudo launchctl load /Library/LaunchDaemons/homebrew.mxcl.dnsmasq.plist
Malstartigi

Uzu ĉi tiun komandon por malstartigi DNSMasq mane

sudo launchctl unload /Library/LaunchDaemons/homebrew.mxcl.dnsmasq.plist
Kiel agordi DNSMasq por loka DNS

La agorda dosiero estas /usr/local/etc/dnsmasq.conf kiun vi kopiis super. Unue ĝi legas vian /etc/hosts dosieron por trovi retnomojn. La skemo estas IP-adreso retnomo kaj mi sugestas aldoni ion por provi.

Kiel agordi Mac OS X por uzi vian lokan servilon

En System PreferencesNetwork → Elektu vian nunan aparaton → AdvancedDNS kaj en la maldekstra liston aldoni 127.0.0.1 al la supro de la listo. Klaku OK kaj tiam Apply kaj tiam vi povas fermi System Preferences kaj ĝi funkcias.