Kiel instali DNSMasq je Mac OS X
Foje, mi trovas ke mi volas havi mian propran DNS-a servilo almenaŭ BIND timigas min. Do mi serĉas por alternativo, kaj mi trovis DNSMasq. Ĝi celas malgrandajn retojn, kiel por oficejoj aŭ hejmoj. Elskatole ĝi funkcias kiel loka kaŝservilo, sed ĝi ankaŭ povas teni A, AAAA, CNAME kaj PTR rikordoj. Ĝi ankaŭ subtenas DHCPv4, DHCPv6, BOOTP kaj PXE. Sube estas kiel agordi ĝin por Mac OS X, Linukso similas, sed mi ne traktos tion ĉi tie.
Kiel agordi DNSMasq je Mac OS X
brew install dnsmasq
Homebrew donas al vi pli da informo post la instalado.
Kopii agorddosiero
Kopiu la ekzempla agarddosiero al /usr/local/etc/dnsmasq.conf
cp /usr/local/opt/dnsmasq/dnsmasq.conf.example /usr/local/etc/dnsmasq.conf
Lanĉi je startigo
sudo cp -fv /usr/local/opt/dnsmasq/*.plist /Library/LaunchDaemons
Startigi
Uzu ĉi tiun komandon por startigi DNSMasq mane
sudo launchctl load /Library/LaunchDaemons/homebrew.mxcl.dnsmasq.plist
Malstartigi
Uzu ĉi tiun komandon por malstartigi DNSMasq mane
sudo launchctl unload /Library/LaunchDaemons/homebrew.mxcl.dnsmasq.plist
Kiel agordi DNSMasq por loka DNS
La agorda dosiero estas /usr/local/etc/dnsmasq.conf
kiun vi kopiis super. Unue ĝi legas vian /etc/hosts
dosieron por trovi retnomojn. La skemo estas IP-adreso retnomo
kaj mi sugestas aldoni ion por provi.
Kiel agordi Mac OS X por uzi vian lokan servilon
En System Preferences
→ Network
→ Elektu vian nunan aparaton → Advanced
→ DNS
kaj en la maldekstra liston aldoni 127.0.0.1
al la supro de la listo. Klaku OK
kaj tiam Apply
kaj tiam vi povas fermi System Preferences
kaj ĝi funkcias.