Kiel ĝisdatigi Homebrew

Jen komandoj por ĝisdatigi kaj plivastigi vian Homebrew-an instalon.

Unue ĝisdatigi vian instalon

La Homebrew projekto ĉiam progresas. Por certigi ke vi havi la plej ĝisdatigatan dosierojn por la projekto brew povas sinĝisdatigi:

$ brew update
Already up-to-date.
Vidi kion vi jam instalis

Pakaĵmastrumadoj bonas ĉar vi povas provi novajn programojn, sed verŝajne post iom de tempo vi provas programojn kaj tiam neniam pluuzos. Por vidi instalitajn programojn vi povas uzi:

$ brew list
openssl wget node git

Tiam vi povas uzi info por vidi plu pri la programo:

$ brew info node

Aŭ vi povas vidi la dosierojn de tiu programo

$ brew list node
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/bin/node
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/etc/bash_completion.d/npm
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/include/node/ (38 files)
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/lib/dtrace/node.d
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/libexec/npm/ (2658 files)
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/share/man/man1/node.1
/usr/local/Cellar/node/0.12.4/share/systemtap/tapset/node.stp
Malinstali neuzatajn programojn

Se vi trovas programon kiun vi volas malinstali, vi povas uzi uninstall (malinstalu)

$ brew uninstall wget

Averto, kiam vi malinstalas programon, ĝi ne malinstalos aŭtomate ĝiajn dependencojn. Vi bezonas fari tion mane. Pli pri tio poste.

Vidu nedependaĵojn

Iuj programoj estas nur depedenco aŭ kodaro por aliaj programoj. Aliaj programoj estas tutprogramoj. leaves montros la tutprogramoj.

$ brew leaves
wget
node
git

Rimarku ke openssl mankas.

Kontroli malnovajn programojn

Unu el la avantaĝoj de pakaĵmastrumadaj sistemoj estas ke vi povas uzi ĝin por ĝisdatigi viajn programojn. Vi ne plu bezonas trovi kiun estas la plej freŝa versio kaj tiam kie elŝuti ĝin kaj tiam instali ĝin. brew povas fari tion por vi. Trovi malĝisdatigajn programojn uzu:

$ brew outdated

Tiu nur montros la informon, ĝi ne faras la ĝisdatigo.

Ĝisdatigi malnovajn programojn

Vi nun scias kiujn estas malnovaj, nun vi povas ĝisdatigi ilin kun upgrade (ĝisdatigi)

$ brew upgrade

Tiu komando ĝisdatigos ĉiujn malnovajn, almenaŭ eble vi bezonas uzi malnovan version de ion. Por ne aŭtomate ĝisdatigi ion, vi povas pin ĝi je iu versio

$ brew pin node

Nun kiam vi uzas upgrade ĝi ĝisdatigas ĉion krom la pin-itajn programojn. Por malpin pakaĵo vi povas uzi unpin

Fine, se vi nur volas ĝisdatigi iujn programojn vi povas doni ilin al la upgrade komando.

$ brew upgrade node
Fino

Kun tiuj komandoj vi povas teni vian homebrew-an deponejon ĝisdatigita kaj viajn programojn.