Kiel surdiskigi kaj ŝargi Docker tenaĵon
Foje mi volas kopii tenaĵon surdiske. Aŭ por havi sekurkopion aŭ por sendi al alia sistemo. Mi lernis ke estas du komandoj por tio. La unua estas save
docker save <tenaĵa-identigilo>
Tio eligos la tenaĵon al STDOUT
por surdiskigi ĝin uzu la -o
opcion.
docker save -o <dosiera-nomo> <tenaĵa-identigilo>
Jen la komandoj por ŝargi la tenaĵon
docker load
per STDIN
aŭ per dosiero per la -i
opcio
docker load -i <dosiera-nomo>
Kaj fine por sendi la tenaĵon kaj ŝargi ĝin je alia komputilo uzante la densigilon bzip2
docker save <tenaĵa-identigilo> | bzip2 | ssh uzanto@gastigo 'bunzip2 | docker load'
Mi ankaŭ prilernis pv
kiu montros la plenumon. Jen
docker save <tenaĵa-identigilo> | bzip2 | pv | ssh uzanto@gastigo 'bunzip2 | docker load'