Emakso

Dum multaj jaroj mi scivolas pri emakso. Kelkaj programistoj fiere rekomendis ke oni ekuzu Emakson. Do mi malfermus la programon kaj komencis la manlibron, sed post duonhoron mi ĉesis kaj reuzis mian kutiman redaktilon. La klavgrupoj estas unikaj kaj malsame aspektaj de aliaj redaktiloj, fenestretoj funkicas malsame, ktp. Jen artikolo pri la unuaj monatoj kiam mi aktuale ekuzis emakson.

Unue mi decidis ŝanĝi mian strategion. Anstantaŭ nur malfermi la programon kaj legi la manlibron, mi unue serĉis la interreton por artikoloj kaj filmetoj por ekscitigi min. Tio strategio funkciis bone por mi ĉar mi malkovris pli da uzoj de emakso ol ĉiutagan redaktilon. La artikoloj instigis min ekuzas ĝin por aldonaj aferoj neredaktaj.

Ankaŭ dum la unua semajno kiam mi estis freŝa pro la artikoloj mi lernis la klavgrupoj La lernado de klavgrupoj, kiuj unue ĝenis min. Unue mi preskaŭ senesperiĝas pri la tuta afero, sed la dua tago mi povis pensi pri kion mi volas plenumi kaj tiam la klavgrupo venis pli facile. Post la tria tago mi nur pripensas kion mi volas fari kaj miaj manoj plenumis ĝin senpense. Do rezulto! Tio sufiĉis por la unua semajno.

Poste dum la sama monato mi konstatis ke emakso estas bona redaktilo kiel la aliaj, sed tio ne klarigis la religieman fanfaron dum jardekoj. Do mi pliprofundiĝis kaj lernis pri elisp. Mi lernis ke la plejmulto de la redaktilo verkiĝis en elisp. Elisp ne estas etendlingvo por emakso sed la plenumlingvo. La kvanto de bazaj operacioj estas granda kompare al aliaj redaktiloj. Oni povas tajlori la tutan programon laŭ viaj preferoj. Mi komencis verki kelkajn helpaĵojn por mia ĉiutaga laboro ekzemple funkcio kiu liveras liston de produktaj serviloj kaj konektas al unu kun aldona klavo. Estas mirinde facile krei helpaĵojn kaj vera forteco de la redaktilo. Pro elisp mi lernis ke emakso ne nur estas "redaktilo" sed ŝanĝebla kadraĵo per kiu mi povas konstrui programon por mia propa specifa labormetodo. Pro tio mi ekkomprenis la fanfaraĵojn.

Dum la sekvaj monatoj, mi komencis trovi pli da emaksaj programetoj por aliaj farindaĵoj. magit estas la plej bona interfaco por git kiun mi trovis. helm helpas trovi erojn el listoj, aŭ komandoj aŭ serviloj en la supra servila helpaĵo, ktp. projectile helpas navigacii projektojn kaj projectile-rails aldonas funkciojn specife por Rails. robe helpas salti de unu loko en kodo al alia kaj pli bone ol iu ajn redaktilo mi uzas ĝistiame. Kaj finfine org helpas min pri strukturigaj dokumentoj. Estas diraĵo ke kelkaj uzantoj lernas emakson nur por uzi org. Ĉar emakso estas pli kadraĵo ol redaktilo, multaj homoj kreis uzindajn etendaĵajn programetojn. Do mi povas plukonstrui siajn laborojn kaj ankaŭ adapti ilin al miaj metodoj.

Tiel mi konvertiĝis al emaksa uzanto. Eblas ke oni bezonas monato aŭ du por rikolti la avantaĵoj, sed mi esperas ke vi provas ĝin.