Eta enkonduko al Sinatro
La Sinitra servilo uzas la sinatran gemon (angle: gem estas Rubena kodteko). Por instali la kodtekon je la komandujo entajpu gem install sinatra
. Kreu dosieron nomitan aplikaĵo.rb
enhavantan:
require 'sinatra'
get '/kontrolo' do
'saluton uzanto'
end
Je la komandujo entajpu: ruby aplikaĵo
kaj vizitu http://localhost:4567/kontrolo kaj vi devas vidi 'saluton uzanto'
Por uzi la dependsistomon Bundler ŝanĝu aplikaĵo.rb
al:
require 'bundler/setup'
Bundler.require
get '/kontrolo' do
'saluton uzanto'
end
kaj kreu novan dosieron nomitan Gemfile
source "https://rubygems.org"
gem "sinatra"
kaj je la komandujo entajpu gem install bundler
kaj bundle install
. Kun Bundler vi povas aldoni aliajn gemojn al Gemfile kaj Bundler meme instalos la ilin.