Senrula Retpaĝo

Foje mi volas krei simplan retejon, ĝi ne necesas kalkuli ion surpaĝe aŭ ĝisdatiĝi ofte, mi nur bezonas montri iom da informo. Tiu cele mi volas gastigi simplan dosieran retpaĝon. Jen mia gvidlibro por krei simplan HTML paĝon gastigatan per la servoj de Amazon, disdonata per enhava disdona reto (an: content delivery network) Cloudfront, kaj fine uzi Route 53 por servi DNS.

Kion ni faros

Por plenumi tion ni havas kelkajn paŝojn.

  1. Krei S3 ujon por teni la dosierojn
  2. Agordigi Cloudfront
  3. Agordigi la DNS systemon per Route 53
Krei S3 ujon

Iru al https://console.aws.amazon.com/s3/home kaj krei novan ujon nomante ĝin kun la retnomo vi uzos poste, ekzemple agrablaprogramado.com Kiam ĝi kreiĝis navigii al ĝi kaj premu la butonon de agordoj (an: Properties). Sub permisoj (an: Permissions) klaku "Aldoni pli permisoj" (an: Add more permissions) kaj por Kiu (an: grantee) enmetu ĉiuj (an: everyone), por la permiso elektu listu (an: list) kaj konservu. Nun iru al reteja gastigada sekcio (an: Static Website Hosting) kaj elektu Ebligi reteja gastigado (an: Enable website hosting) kaj por indeksa dokumento (an: Index Document) enmetu index.html kaj por la erara dokumento (an: Error Document) enmetu 404.html. Ankaŭ rimarku la Endpoint adreson ĝi aspektus kiel agrablaprogramado.com.s3-website-us-east-1.amazonaws.com kaj konservu ĝin ie, vi bezonos ĝin poste.

Nun vi bezonas alŝuti HTMLajn dosierojn. Krei la du dosierojn sube kaj alŝuti ilin al la ujo.

<html>  
  <head>
    Saluton
  </head>
  <body>
    <h1>Saluton Mondo</h1>
  </body>
</html>  
<html>  
  <head>
    Eraro
  </head>
  <body>
    <h1>Ne estas paĝo ĉe tiu adreso!</h1>
  </body>
</html>  
Agordigi Cloudfront

Venonte ni aldonos enhavan disdonan reton por plirapidigi la aliron al la retejo. Iru al https://console.aws.amazon.com/cloudfront/home kaj krei novan disdonaĵon. La plejparto de la antaŭmetitaj agordoj sufiĉas, sed du agordojn vi bezonas enmeti. Unue estas la fonta retnomo (an: Origin Domain Name). Kiam vi klakas, ĝi montros la S3-aj ujoj, AVERTU, ke vi bezonas ne elekti la ujon, sed enmetu la Endpoint adreson konservitan en la antaŭa paŝo, ekz agrablaprogramado.com.s3-website-us-east-1.amazonaws.com. La dua grava agordo enmetenda estas la alternaj retnomoj (an: Alternate Domain Names), por
tiuj enmetu la retnomo kaj kun kaj sen www., ekzemple:

agrablaprogramado.com  
www.agrablaprogramado.com  

kaj kreu la disdonaĵon je la fino. Kiam ĝi finiĝas, notu la retnomon. Ĝi estos simila al ion.cloudfront.net, vi bezonas ĝin dum la Route 53 paŝo sube.

DNS per Route 53

Fine, kreu gastigan retnoman zonon ĉe https://console.aws.amazon.com/route53/home. Grave, por la retnomo certigu ke vi finas ĝin per . ekz. por agrablaprogramado.com oni bezonas agrablaprogramado.com.. Post la kreado vi havos kelkajn rekordojn. Vi bezonas krei du aliajn. Por la unua rekorda aro, krei sennome kun la tipo de A - IPv4 address kaj diru Jes por la alinomo (an: Alias) kaj por la alinoma celo (an: Alias Target) enmetu la Cloudfront retnomo vi notis en la Cloudfront paŝo ion.cloudfront.net kaj kreu. Due, kreu novan rekordan aron kaj por la nomo enmetu www, denove elektu A - IPv4 adress kaj jes por alinomo kaj por la alinoma celo elektu la retnomo de la unua rekordo kaj kreu.

Fino

Post kelkaj minutoj, kiam la DNS disdoniĝas, vi povas iri al via retnomo kaj vidi vian dosieran retpaĝon. Gratulon en sekvonta artikolo mi traktos ilon por krei senrulan retpaĝon pli aŭtomate ol mane. Ĝis tiam.

Show Comments