Enkonduko al Vojesploranto por Reloj

Rubeno sur Reloj kreiĝis por solvi la tedan kaj reen problemon de la plimulto de kodbazojn. La kerna skipo penas optimigi la 80% de la problemoj kiujn ĉiuj projektoj havas. Reloj plifaciligas la kreado de modeloj vidigiloj kaj regiloj per skriboj kaj donos al vi elskatole dosieran kadron por la sistemo. En 2004, tio estas nova metodo, ekde tiam multaj aliaj sistemoj kopiis tiun ŝablonon.

Kvankam se via programo kreskas iam vi bezonos pli da strukturoj kaj rilatoj. Estas kelke da solvoj: prezentiloj, rajtigaj strategioj, ornamiloj, ktp. Tiuj helpas vin, sed ankoraŭ estas pli specifaj repetiĝaj strategioj, kiu reaperas denove kaj denove.

Vojesploranto kreiĝis por kodigi tiujn repitiĝajn strategiojn kaj reformulas ilin en pli koheran formon. Dume la biblioteko apartigas vian kernan kodon el la relaj strukturoj kaj pliobjektemigas ĝin samtempe. Rubeno ja estas objektema kaj Reloj uzas tion efike, sed je la kosto ke via kodo estas malpli objektema. Ekzemple, ago en regilo teorie povas esti kundividita per la subklasado de alia regilo, sed pratike tio ne ofte okazas. En la vojesploranta sistemo, ĉiu ago ene de regilo alvokas operacion definata per propran klason. Ĉi tiu klaso oni povas alvoki de ie ajn kaj oni povas subklasi la operacion por plivastigi la funkcio.

Vojesploranto ankaŭ akcentas la rolon de kuntekstoj. Ekzemple, en reloj la kunteksto de vidigilo estas la regilo, kiuj povas enhavi kelkajn helpmetodojn kaj modelojn kontraste ĉeloj uzas unuan objekton kiel la kunteksto kaj el tio plenumas vidigilo. Alia ekzemplo estas la uzado de operacioj, kiu kunordigas kelkajn objektojn en kuntekston por plenumi la deziratan funkciaron.

Vi povas uzi vojesploranto tiom kiom vi volas, kaj mi rekomendus nur uzi ĝin tie kie vi bezonas ĝin. Se vi nur havas regilon pri KLĜF (kreado, legado, ĝisdatigado, forigado aŭ CRUD angle) uzu bazajn relojn. Sed se vi havas lokon kie vi havas pli da malsimpleco, eksperimentu kun vojesploranto.

Show Comments