/ wordpress

Agordi Wordpress uzi esperanton aŭ alian lingvon

Mi gastigas kelkajn Wordpress retejojn kaj mi povas starigi novan servilon dum 10 minutoj. Hieraŭ mi volis krei rapide novan wordpress retejon por esperantan retejon mi kreis enmense kaj kaj serĉis pri kiel lokigi ĝin esperanten. Mi trovis https://wp-languages.github.io/ kaj jen kiel mi plenumas ĝin.

Notoj: Mi uzas la composer pakaĵmastruman sistemon por instali wordpress kaj la kromprogrametojn.

Antaŭ mi aldonas esperanton mia composer.json aspektis jene:

{
  "repositories": [
    {
      "type": "composer",
      "url": "https://wpackagist.org"
    }
  ],
  "require": {
    "php": ">=5.4",
    "composer/installers": "1.*",
    "johnpbloch/wordpress": "*",
    "wpackagist-plugin/wpro": "*",
    ...ktp...
  },
  "extra": {
    "wordpress-install-dir": "html/wp",
    "installer-paths": {
      "html/wp-content/mu-plugins/{$name}/": ["type:wordpress-muplugin"],
      "html/wp-content/plugins/{$name}/": ["type:wordpress-plugin"],
      "html/wp-content/themes/{$name}/": ["type:wordpress-theme"]
    }
  }
}

La paŝoj por aldoni alian lingvon estas aldoni novan deponejon (repository) kaj kromaĵojn (extra). Do poste la composer.json aspektas jene:

{
  "repositories": [
    {
      "type": "composer",
      "url": "https://wpackagist.org"
    },
    {
      "type": "composer",
      "url": "https://wp-languages.github.io"
    }
  ],
  "require": {
    "php": ">=5.4",
    "composer/installers": "1.*",
    "johnpbloch/wordpress": "*",
    "wpackagist-plugin/wpro": "*",
    ...ktp...
  },
  "extra": {
    "wordpress-install-dir": "html/wp",
    "installer-paths": {
      "html/wp-content/mu-plugins/{$name}/": ["type:wordpress-muplugin"],
      "html/wp-content/plugins/{$name}/": ["type:wordpress-plugin"],
      "html/wp-content/themes/{$name}/": ["type:wordpress-theme"]
    },
    "dropin-paths": {
      "html/wp-content/languages/": ["vendor:koodimonni-language"],
      "html/wp-content/languages/plugins/": ["vendor:koodimonni-plugin-language"],
      "html/wp-content/languages/themes/": ["vendor:koodimonni-theme-language"]
    }
  }
}

Poste mi iru al la administra sistemo kaj tiam Settings (Agordo) kaj General (Ĝenerala) kaj je la fino de la paĝo elektu esperanton kiel la Site Language (Lingvo de la TTT-ejo).

Se vi volas trovi aliajn kromprogrametojn lokigitajn https://wp-languages.github.io/ havas serĉilon por helpi vin trovi ilin.