/ emakso

Emakso

Dum jaroj kelkaj programistoj rekomendis al mi ke mi ekuzu Emakson. Mi malfermus la programon kaj komencis la manlibron, sed post duonhoron mi ĉesis kaj reuzis mian kutiman redaktilon. La klavgrupoj estas unikaj kaj malsame aspektaj al aliaj redaktiloj.

Antaŭ du monatoj mi decidis ŝanĝi mian strategion, mi unue serĉis la interreton por artikoloj kaj filmetoj por ekscitigi min. Tio strategio funkciis bone ĉar mi pli kaj pli uzas emakson kiel mia ĉiutaga redaktilo kaj fakte ekuzas ĝin por pli aliaj aferoj neredaktaj.

La lernado de klavgrupoj unue estas ĝenema. La unua tago mi preskaŭ senesperiĝas pri la tuta afero, sed la dua tago mi povis pensi pri kion mi volas plenumi kaj tiam la klavgrupo venis. Post la tria tago mi nur pripensas kion mi volas okazigi kaj miaj manoj plenumis ĝin senpense.

Tio sufiĉis por la unua semajno. Poste mi havis la penson ke ĝi estas bona redaktilo kiel la aliaj, sed tio ne eksplikas la religieman fanfaron dum jardekoj. Do mi lernis pri elisp. Mi lernis ke la plejmulto de la redaktilo verkiĝis en elisp. Elisp ne estas etendlingvo por emakso sed la plenumlingvo. La kvanto de bazaj operacioj estas granda kompare al aliaj redaktiloj. Oni povas tajlori preskaŭ la tutan programon laŭ viaj preferoj. Mi komencis verki kelkajn helpaĵojn por mia ĉiutaga laboro ekz funkcio kiu liveras liston de produktaj serviloj kaj konektas al unu kun aldona klavo. Estas mirinde facile krei helpaĵojn kaj vera forto de la programo.

Sekve, mi komencis trovi pli da emaksaj programetoj por aliaj farindaĵoj miaj. magit estas la plej bona interfaco por git kiun mi trovis. helm helpas trovi erojn el listoj, aŭ komandoj aŭ serviloj en la supra servila helpaĵo, ktp. projectile helpas navigacii projektojn kaj projectile-rails aldonas funkciojn specife por Rails. robe helpas salti de unu loko en kodo al alia loko kaj pli bone ol iu ajn redaktilo mi iam uzas. Kaj finfine org helpas min kun strukturigaj dokumentoj. Estas diraĵo ke kelkaj uzantoj lernas emakson nur por uzi org.

Alia ol mia rekomendaĵo ke vi provu emakson, espereble mi verkos aldonajn artikolojn por helpi vin ekuzi ĝin.