/ ruby

Kiel krei medion por irb aŭ rails console per .irbrc

Mi pasigas grandan parton de miaj tagoj en aŭ irbrails console kaj havas plurajn ilojn mi uzas ofte. Suben mi montros kiel havi ilin ĉiam haveblaj.

Unue, por havi la ilojn en ĉiuj irb sesio oni povas krei .irbrc dosieron en sia hejmdosierujo

~/.irbrc

def kie_mi_estas
  puts Dir.pwd
end

aŭ por nur unu projekto/dosierujo vi povas krei .irbrc dosieron en tiu dosierujo. Almenaŭ ĝi nur funkcias en tiu dosierujo, ne la idaj.

Aldoni oni povas krei .railsrc dosieron ligata per de la .irbrc ekzemple

~/.irbrc

railsrc_dosiervojo = File.expand_path('~/.irbrc_rails')
if ( ENV['RAILS_ENV'] || defined? Rails ) && File.exist?( railsrc_dosiervojo )
  begin
    load railsrc_dosiervojo
  rescue Exception
    warn "Ne povas ŝargi: #{ railsrc_dosiervojo } pro #{$!.message}"
  end
end

Tiam vi povas enmeti ilojn en ~/.railsrc. Se vi volas meti tiun dosieron en via projekta dosierujo, ŝanĝu la kodo al:


if ( ENV['RAILS_ENV'] || defined? Rails )
  railsrc_dosiervojo = Rails.root.join('.railsrc')
  if File.exist?( railsrc_dosiervojo )
    begin
      load railsrc_dosiervojo
    rescue Exception
      warn "Ne povas ŝargi: #{ railsrc_dosiervojo } pro #{$!.message}"
    end
  end
end

Tiam vi povas havi .railsrc dosiero en iu ajn projektajn dosierujon.

Aldonaj ideoj por kion meti en via .irbrc/.railsrc estas uzataj gem-oj aŭ requires. Ekzemple: Awesome Printrequire 'irb/completion'