Verku kiel vi parolas

Ĉi tio estas traduko de artikolo de Paul Graham. La originala en la angla estas ĉe http://www.paulgraham.com/talk.html

Jen simpla lertaĵo por allogi homojn legi kion vi verkis: verku per paralata lingvo.

Io ŝanĝas homojn kiam ili ekverkas. Ili verkas en malsama lingvo ol se ili parolas al amiko. La fraza strukturo kaj eĉ la vortoj estas malsamaj. Neniu uzas "respondecigante" en parolata esperanto.

La provokiga frazo por mi estis frazo mi legis antaŭ kelkaj tagoj:

En la angla:

The mercurial Spaniard himself declared: "After Altamira, all is decadence."

En esperanto:

La ŝanĝemega hispano meme deklaris: "post Altamira, ĉio estas dekadenco."

(en la angla iom de la vortoj kaj la gramatiko estas maloftaj, "altaj" kaj tropensita)

Ĝi estas el A History of Ancient Britian de Neil Oliver. Mi bedaŭras ekzempligi tiun libron, ĉar ne estas pli malbona ol multaj aliaj. Sed imagu nomi Picasso "la hidrarga hispano" kiam oni parolas kun amiko, eĉ unu frazo tiel atentigus dum konversacio. Tamen homoj verkas tutajn librojn tiel.

Bone, do verkata kaj parolata lingvoj estas malsamaj. Ĉu tio iĝas verkatan lingvon pli malbona?

Se vi volas ke homoj legi kaj kompreni kion vi verkis, jes. Verkata lingvo estas pli malsimpla, kiu plilaborigas la legadon. Ĝi ankaŭ estas pli formala kaj fora, kiu permesas la atenton de la leganto forvagi. Sed eble la plej malbona de ĉio estas ke la malsimplaj frazoj kaj altaj vortoj donas al vi, la verkisto, la malvera sento ke vi diras pli ol vi fakte diras.

Vi ne bezonas malsimplajn frazojn por esprimi malsimplajn ideojn. Kiam fakuloj en iu faka temo parolas al unu la alia pri ideoj en siaj fako, ili ne uzas frazojn iom pli malsimplan ol kiam ili parolos por kion fari por tagmanĝo. Ili uzas malsamajn vortojn, certe. Sed eĉ tiam ili ne uzas pli ol necesa. Kaj miasperte, ju pli malfacila la temo, des pli neformale la parolado. Parte mi opinias, ĉar ili havas malpli por pruvi, kaj parte ĉar des pli malfacilaj la pridiskutataj ideoj des malpli vi povas permesi ke lingvo malhelpas.

Neformala lingvo estas la sportvestaĵo de ideoj.

Mi ne diras ke parolata lingvo ĉiam funkcias la plej bone. Poezio estas tiom muziko kiom teksto, do vi povas diri aferojn neebla en konversacio. Kaj estas kelkaj verkistoj kiuj povas elegante uzi altan lingvon en prozo. Kaj tiam kompreneble estas kazoj kie la verkistoj ne volas plifaciligi la komprenon de kion ili diras- en entreprenaj anoncoj de malbona novaĵo, ekzemple, aŭ en la pli trompaj fakoj de la homscienco. Sed por preskaŭ ĉiu alia, parolata lingvo estas pli bona.

Ŝajnas malfacile por homoj verki en parolata lingvo. Do eble la plej bona solvo estas verku vian malneton kiel kutime, kaj poste rigardu ĉiun frazon demandante "Ĉu mi diras ĝin tiel se mi parolus kun amiko?" Se ne, imagu kion vi dirus kaj uzu tion anstantaŭ. Post iom da tempo ĉi tio filtro ekfunkcias kiel vi verkas. Kiam vi verkas iun, kiun vi ne dirus, vi aŭdos la tinton kiel la vortoj frapas la paĝon.

Antaŭ mi publikigas novan eseon, mi laŭtlegas kaj ĝustigas ĉion kio ne ŝajnas parolata. Mi eĉ ĝustigas erojn kiu sonas malgracia; mi ne scias ĉu necesas, sed ne kostas tiom.

Tiu lertaĵo eble ne sufiĉos. Mi vidis verkadon tiom disigita de parolata lingvo ke oni ne povas ĝustigi po frazo. En tiuj kazoj mi ŝatas ke ekzistas pli drastan solvon. Post la verkado de la malneto, provi klarigi al amiko kion vi ĵus verkis. Tiam anstantaŭigu la malneto kun kion vi ĵus diris al via amiko.

Homoj ofte diras al mi kiom miaj eseoj similas al mia parolado. La fakto ke tio valoras komenti montras kiel malofta homoj sukcesas verki en parolata lingvo. Alie ĉies verkado similas al sia parolado.

Se vi simple sukcesas verki en parolata lingvo, vi plisuperas 95% da verkistoj. Kaj ĝi estas tiom facile fari: ne permesi frazon ĝis kiam ĝi sonas kiel vi dirus al amiko.

Dankon al Patrick Collison kaj Jessica Livingston por legi malnetojn de ĉi tio.